Eldonejo Libera eldonas profesie presitajn librojn malaltkvante. Ĉiu ajn povas do eldoni sian libron kaj ricevi justajn tantiemojn. Eldonejo Libera estas la unua tia eldonejo en Esperantujo!
Vendado: Via libro aŭtomate haveblos per Amazon kaj aliaj internaciaj vendejoj, se vi tion deziras. Tiukaze vi do ne devos mem havi stokon kaj ekspedi librojn, sed tamen ricevos tantiemojn. Prezo-ekzemplo: Indika prezo de A5-libro (formato 14,81 x 20,98 cm) de 100 nigra-blankaj paĝoj kun brila, kolora kovrilo: po 6 eŭroj (+ sendokostoj). Rimarko: Kompreneble grandskala presado estas malpli kosta por unuopa libro, sed praktike malfacilas vendi 1000 ekzemplerojn en Esperantujo. La ekzempla prezo estas do por malmultaj ekzempleroj. Kontaktu nin por grandaj kvantoj. Rabatoj : se vi aĉetas 15 librojn, 1 libro estas senpaga. Se vi aĉetas 50 librojn, 3 libroj estas senpagaj. Se vi aĉetas 100 ekzemplerojn, 10 estas senpagaj! Tamen, estu singarda kaj ne mendu tro por komenci. Lingva kontrolo: Kompreneble ni volas liveri kvaliton. Vi volas publikigi kvalitan libron. Tial, ni preferas kontroli la manuskriptojn. Se enestas tro da lingvaj eraroj, ni sciigos tion al vi. Vi rajtos mem korekti ĝin, aŭ peti pli spertan esperantiston korekti la erarojn por vi. Ankaŭ ni povos helpi vin laŭ interkonsento. ISBN-numero : Ni aranĝos ISBN-numeron senpage! |
Novaĵo!
Ekde nun, vi senpage ricevos ISBN-numeron! |
Teknike:
Manuskriptojn sendu prefere:
Manuskriptojn sendu prefere:
- Ne kiel 'ch' aŭ 'cx' aŭ alia formo.
- Per Unikoda tiparo.
- En prespreta PDF-dokumento (kun tiparoj inkluzivitaj).
- Atentu ke la PDF-dokumento havu jam la deziratan formaton (A5 aŭ 'folio'). Elektu la deziratan formaton en via tekstilo (Word, OpenOffice aŭ alia).