Ankaŭ via libro povas aperi ĉi tie! Kontaktu nin por la kondiĉoj.
Vi povas mendi la ĉi-subajn librojn rekte de la presejo, tra FEL aŭ tra UEA. aŭ per la ĉi-suba formularo. Ni pro etikaj kialoj ne plu kunlaboras kun Amazon.
Titolo: Indonezia-Esperanta Proverbaro
Aŭtoro: Yohanes Manhitu Paĝoj: 97 Formato: US Letter (216 x 279mm) kaj PDF Prezo: € 9.50 ISBN: 9781678133344 Dorsteksto: Ĉiu nacia lingvo havas siajn proverbojn, kaj la indonezia lingvo ankaŭ havas siajn. En tiu ĉi proverbaro, troviĝas 1000 indoneziaj proverboj libere selektitaj kaj tradukitaj en Esperanton kune kun siaj signifoj aŭ klarigoj. La celo de ĉi tiu libro estas dividi kun la mondo – pere de Esperanto – kolekton de indoneziaj proverboj, kiuj estas parto de la indonezia (aŭ malaja) folklora riĉaĵo. La indoneziaj proverboj en ĉi tiu libro estas aranĝitaj alfabete laŭ la unua litero de ĉiu proverbo (de A ĝis Z), ne laŭ proverbotemoj, kiel oni eble vidis en iuj proverbaroj. Do, oni povos facile trovi proverbon se oni scias la unuan literon de la proverbo, kiun oni serĉas. La nuna dulingva proverbaro estas farita laŭ mia propra iniciato, kiel indoneziano kaj esperantisto, kiu amas lingvojn kaj literaturon. Espereble, aperos estontece aliaj verkoj pri Indonezio, la lando de Pancasila, en la lingvo internacia. |
Titolo: Usonen! kaj Verdaj bomboj kontraŭ grizaj katakomboj Aŭtoro: Evgenij Georgiev Paĝoj: 67 Formato: A5 (148 x 210 mm) kaj en PDF. Prezo: € 7.00 ISBN: 9781678160203 Dorsteksto: Du originalaj, satira scienc-fikciaj noveloj. "En niaj vejnoj fluas verda sango! Al malamikoj – morton; al Patrujo – dankon! Esperantuj' karesos nin per Zamenhofa barb', kaj perfidulo pendos sur proksima arb' !" Cele al la kapoj de povraj apostatoj flugrapidis etaj arĝentaj ĵetlancoj, kiujn ne eblis iel eviti. La birdo abunde sputis tiujn terurajn pikilojn per flugiloj. Reformisto, kvazaŭ ruĝa pinglokuseneto, kun truita sangokovrita kapo agonie kuŝis ie sub benko. |
Titolo: Fortoj, fotoj, vortoj Aŭtoro: Lilia Nikolova Paĝoj: 63 (kun koloraj fotoj) Formato: A5 (148 x 210 mm) kaj PDF. Prezo: € 10.00 por mola kovrilo € 19.75 por solida kovrilo ISBN: 9781678190989 9781678183912 (solida kovrilo) Dorsteksto: Jena kolekto de 145 hajkoj estas la rezulto de pura travivado, akra observado, filozofia pripensado kaj granda amo por la naturo. Ni varme konsilas legi ĝin malrapide por pli bone ĝui ĝian profundecon. |
Titolo: La fera birdo Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 99 Formato: A5 (148 x 210 mm). Prezo: € 8.00 ISBN: 9781365286377 Mallonga enhavo: "La fera birdo" estas originala novelaro de unu el la plej talentaj nuntempaj bulgaraj kaj Esperantaj verkistoj - Julian Modest. Ĉiu lia rakonto estas metaforo, kiu impresas per perfekta lingvo, eleganta stilo kaj filozofia sugesto. Modest spertas vide kaj bilde priskribi ordinarajn heroojn kaj okazintaĵojn, kiuj igas nin mediti pri la senco de la vivo, pri la homa ekzisto, pri la ĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj akompanas nin. |
Titolo: Vojaĝo al la Centro de la Tero Aŭtoro: Jules Verne Tradukis: Shenghao Hu Paĝoj: 250 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla kiel PDF. Prezo: 14 eŭroj ISBN: 9781257161669 Germana profesoro hazarde trovas pergamenon kun runaj literoj, kiu instigas lin fari vojaĝon kun sia nevo al la centro de la tero. Tie ili renkontas multajn danĝerojn kaj malfacilaĵojn. Kion ili vidas interne de la tero? Ĉu ili sukcese atingas la cellokon? La romano, mondfama klasikaĵo de Jules Verne, entenas diversfakajn sciojn kaj spegulas la vivon de sciencisto en la 19-a jarcento. Ĝi estas interesa speciale por esperantistoj. |
Titolo: Multlingva frazlibro Aŭtoro: Yohanes Manhitu Paĝoj: 240 Formato: US Letter (216 x 279 mm), ankaŭ havebla kiel PDF. Prezo: 16 eŭroj ISBN: 9781008943391 En tiu ĉi libro, vi trovos diversajn specimenfrazojn, kiujn vi povas rekte uzi por fari komunikadon en diversaj situacioj. Tiu ĉi frazlibro estas skribita por praktika uzo kaj enhavas dek lingvojn: Esperanton, indonezian, davanan, oficialan tetuman, kupang-malajan, anglan, francan, hispanan, portugalan, kaj italan (kiun la unua eldono ne enhavas). Krom la indonezia, troviĝas ĉi tie tri aŭstroneziaj lingvoj aktive uzataj en Timoro, nome la davana, la oficiala tetuma, kaj la kupang-malaja. |
Titolo: 8 antverpenaj legendoj... kaj 2 pri la brusela 'Manneken Pis'
Tradukis: Lode Van de Velde Paĝoj: 38, kun koloraj bildoj Formato: A5 Prezo: 13 eŭroj ISBN: 978-0-244-27273-9 Dorsteksto Antverpeno (Belgio) estas ege malnova urbo, kiu unuafoje aperis en la kronikoj de la jaro 684, sub la nomo 'Antverpia'. Neeviteble do tiu ĉi malnova urbo naskis multajn popolajn legendojn. En tiu ĉi libreto ni kompilis la plej konatajn legendojn el la urbo. Por la ŝatantoj de legendoj, ni aldonis fine de tiu ĉi libreto ankoraŭ du aliajn legendojn el Belgio, nome pri la mondvaste konata statueto de 'Manneken Pis'. Bonan legadon! |
Titolo: Atenco Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 112 Formato: A5 (148 x 210 mm). Prezo: € 8.50 ISBN: 9781678096182 Mallonga enhavo: En la romano “Atenco” la konata Esperanta verkisto Julian Modest talente priskribas la tempon de la Malvarma Milito. Dum la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, la sekretaj servoj en la landoj de Orienta Eŭropo sendis en la okcidenteŭropajn landojn spionojn, kies tasko estis liveri sekretajn informojn pri la politiko, industrio, scienco kaj armado de la okcidenteŭropaj landoj. La ĉefrolanto en la romano, estas spiono en Francio. La romano allogas per streĉa intrigo, atentokapta enhavo kaj flua Esperanta stilo. |
Titolo: Sekreta taglibro Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 127 Formato: A5 (148 x 210 mm), ePub kaj PDF. Prezo: € 8.50 ISBN: 9781716383250 Mallonga enhavo: “Sekreta taglibro” estas romano pri la hungara revolucio en 1956 kaj ĝia resono en socialista Bulgario. Ĝi montras la veran bildon de la hontiga sociordo, kiam milionoj da homoj vivis en la socialista tendaro malantaŭ la fera kurteno. |
Titolo: La alieniĝo Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 82 Formato: A5 (148 x 210 mm) kaj PDF Prezo: € 8.00 ISBN: 9780244866358 "La alieniĝo" estas netipa grafika novelo, konsistanta el 38 desegnoj kun apudpaĝa teksto. La rakonto mem estas mistera, enigma, levante ekzistencialismajn demandojn. La dorsteksto: Paciento en psikiatria hospitalo notis siajn travivaĵojn kaj faris desegnojn apude. Neniu kuracisto sukcesis klarigi la priskribitajn eventojn. Legu kaj juĝu mem! Legu la recenzon en la revuo Monato.
|
Titolo: Tra la padoj de la vivo
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 102 Formato: A5 (148 x 210 mm), ePub kaj PDF Prezo: € 8.00 ISBN: 9781716852640 En la romano “Tra la padoj de la vivo” Julian Modest talente priskribis la luktojn de sola patrino kun filino, la konfrontojn, la proponojn plej diversajn, ofte ne utilajn, eĉ dubindajn. Ĉu la protagonisto sukcesas ĉiam esti forta virino? Ĉu ŝi ĉiam faras la ĝustajn decidojn? Tiu ĉi romano kunportas vin sur la pado tra ŝia vivo kaj rivelos al vi la respondojn. Ĉiel ajn, unu afero estas certa: patrino faras ĉion por la feliĉo de sia filino. |
Titolo: Desegni pli facile
Aŭtoro: E.G. Lutz Paĝoj: 110 Formato: 18,91 x 24,59 cm, ankaŭ kiel PDF Prezo: 12,50 eŭroj El la antaŭparolo: Tiu ĉi libro estas kombino de du manlibroj pri desegnado de E.G. Lutz, nome What to draw and how to draw it (1913) kaj Drawing made easy (1921), ambaŭ libere disponeblaj en la publika havaĵo. En siaj libroj, Lutz ne tro teorie kaj kun humuro instruas kiamaniere pli facile desegni, analizante la objektojn, komencante ĉiam per tre bazaj linioj aŭ geometriaj figuroj. Krome, li defias la lernantoj ne nur desegni izolitajn figurojn aŭ objektojn, sed ankaŭ regule montras ilin en sceno. La libroj aperis antaŭ pli ol 100 jaroj, en tute alia tempo do, kio speciale videblas en la paĝoj pri desegnado de homoj, ludiloj kaj transportiloj, kiuj impresas tre malnovstilaj. Ĉu pro tio oni forgesu aŭ forĵetu liajn librojn? Laŭ mi, tute ne! Unuflanke ĝi montras la vivon de tiu epoko, komence de la 20-a jarcento, aliflanke, iom lerta desegnisto povas tamen utiligi eĉ la malnovstilajn ekzemplojn. |
Titolo: Piaj malprudaĵoj
(kun antaŭparolo de Julian Modest) Aŭtoro: Gérard Lecarpentier Paĝoj: 233 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ kiel PDF Prezo: € 14.00 Dorsteksto: Gérard Lecarpentier estas emerita instruisto de la francaj lingvo kaj literaturo kaj la latina lingvo en franca mezgrada lernejo. Li vivas en Normandio kun sia edzino kaj hundo. Dum siaj ĉiutagaj promenoj tra la bela kamparo normanda, li oftege pripensadas tekstojn, rigardante la normandajn bovinojn, eble pli famekonatajn ol la aŭtoro mem kaj kiuj cetere (kutime) ne tre helpas por la verklaboro. Malgraŭ ĉio, jen antaŭ viaj okuloj troviĝas kompilaĵo de liaj plej bonaj novel(et)oj, portretoj, tradukaĵoj, parodioj kaj pliaj diversaĵoj. “La mallongaj tekstoj estas amuzaj, tamen ili ne nur ridigas la legantojn, sed igas ilin mediti pri la eternaj problemoj de la vivo.” (Julian Modest) |
Spektu intervjuon kun la aŭtoro per YouTube!
Titolo: Aspiroj
Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 241 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ kiel PDF kaj ePUB Prezo: € 15.00 ISBN: 9780244264208 Enhavo: Okazas murdo. Cirklaj ondetoj ekmoviĝas surface en ĉiujn direktojn, influante la ĉirkaŭaĵon. Neniu restas netuŝita de la okazintaĵo. Jen kroniko de neanoncita murdo. "Aspiroj” ne estas klasika detektiva romano en kiu oni serĉas la kulpinton, sed psikologia mozaik-romano kiu ekzamenas la influon je la ĉirkaŭĵo. Atentema leganto tamen trovos la solvon. Ĉu vi scivolas? Legu la unuajn 32 paĝojn de la romano ĉi tie!
Aperis 6 recenzoj pri la libro. Legu ilin en la retejo de OLE (Originala Literaturo Esperanta). |
Titolo: Ne forgesu mian voĉon! (2 noveloj)
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 104 Formato: A5 (148 x 210 mm), PDF kaj ePub. Prezo: € 8.00 ISBN: 9780244561819 En la novelo “Ne forgesu mian voĉon” estas amo, sekretoj, mistero. La pentristo Veselin kaj la ĵurnalistino Milena renkontiĝas, konatiĝas, ekamas unu la alian, sed ilia amo ne daŭras longe. Subite Milena malaperas; iu verŝajne murdis ŝin. Veselin vane serĉas ŝin. Restas nur la rememoroj pri Milena kaj la sola deziro de Veselin neniam forgesi ŝian voĉon. En “Aŭtuna ferio” la ĉefheroo Martin estas talenta verkisto. Por finverki sian novan romanon li iras en belan maran ripozejon, luas hotelan ĉambron, esperante, ke en silento kaj trankvilo li daŭrigos la verkadon. Tamen tie li renkontas allogan enigman junulinon kaj okazas kelkaj strangaj eventoj. La du noveloj ravas per streĉaj intrigoj kaj modela Esperanta stilo. Legu ĉi tie la recenzon de Sten Johansson.
|
Titolo: Ne serĉu la murdiston! (krimromano)
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 98 Formato: A5 (148 x 210 mm), PDF kaj EPUB. Prezo: € 7.50 ISBN: 9780244539726 Resumo: Inspektoro Kalojan Safirov, kiun ni konas de la aliaj libroj de Julian Modest spertos grandan dilemon kiam li esploras novan murdon... “Ne serĉu la murdiston” estas krimromano en kiu Julian Modest beletre montras socion en kiu regas korupto, malĉasteco, hipokriteco kaj avido. Socio, en kiu la mono estas gvidforto kaj la potenco solvas eĉ la plej komplikajn kaj malhonestajn problemojn. La verkisto starigas gravajn demandojn: kia devas esti la moralo de homoj, kiuj havas potencon, de homoj, kiuj devas sekvi la postulojn de la leĝoj kaj kies ofico estas servi al la justeco? La romano allogas per sia streĉa enhavo kaj flua lingvaĵo. Aperis recenzo en la revuo Monato. |
Titolo: Ĉasisto de sonĝoj
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 108 Formato: A5 (148 x 210 mm), PDF kaj EPUB. Prezo: € 8.00 ISBN: 9780244201197 Ĉasisto de sonĝoj estas kolekto de 26 novaj rakontoj, enkondukitaj de eseeto pri rakontoj fare de la aŭtoro. Per la rakontoj ni ordigas nian vivon. Ili estas fragmentoj el niaj travivaĵoj, sonĝoj, fantazioj kaj imagoj, kiujn ni lumigas per la lumo de niaj meditoj kaj emocioj. Ni ŝatas rakonti, aŭskulti aŭ legi rakontojn. Kiam ni rakontas, ni ludas per la lingvo, per la pensoj, per la emocioj. La mondo de la rakontoj estas alloga kaj reva. Dank’ al la rakontoj nia vivo iĝas pli mirinda, pli bela. Legu novelon el la libro en la literatura retejo verkoj.com!
Aperis recenzo en Heroldo de Esperanto (PDF). Aperis alia recenzo en Literatura Foiro (PDF). Legu ankaŭ la recenzon en Monato (PDF). |
Titolo: Sen novaĵoj pri Gurb
Aŭtoro: Eduardo Mendoza Tradukis: Océane Kowalski Paĝoj: 116 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 10.00 ISBN: 9780244785949 Eksterterano, kapabla alpreni iun ajn aspekton, alvenas al la antaŭ-olimpika Barcelono, kie li perdis sian vojaĝkunulon Gurb. Per lia taglibro ni ekkonas la nekredeble amuzajn aventurojn kiujn eksterterano travivas en Barcelono, dum li fervore serĉas sian kunulon. En ĉi tiu parodia kaj satira historio, la inventemo de Eduardo Mendoza transformas la ĉiutagan Barcelonon en scenejon de karnavalo, malantaŭ kiu la vera vizaĝo de la urba estas rivelita. La libron riĉigas antaŭparolo de la aŭtoro mem, kiu priparolas la estiĝon de la libro kaj la influon kiun la libro havis je lia propra vivo. |
Titolo: Kunpatroj kaj kunpatrinoj
Aŭtoro: Ademir Barbosa Júnior Paĝoj: 80 Formato: A5 (148 x 210 mm), havebla ankaŭ kiel PDF kaj EPUB. Prezo: € 7.00 ISBN: 9780244182908 Tiu ĉi libro enhavas 7 rakontojn de Umbando, religio, naskiĝinta en Brazilo kiel rezulto de miksiĝo de indianaj, afrikaj kaj eŭropaj kredoj. La religio ne estas tre konata ĉar persekutata de brazilaj registaroj kaj suferanta multajn antaŭjuĝojn fare de alireligiaj homoj. “Mi sidiĝis sur ŝtono kaj tre bone vestita ĝentlemano venis antaŭ mi. Li al mi diris ke mi ne povos por ĉiam teni tiun ĉi vivon, kaj ke li donos oportunon al mi kaj al miaj kunuloj. Li al ni promesis ke ne plu ni sentos dolorojn, nek plu aspektus kiel brulvunditoj, kaj ke ni lernos denove vivi, en mondo serĉanta organizi sin kun pli da amo kaj kompreno, malgraŭ perforto kaj malbono. Mi ne bone sciis kial, sed li montriĝis al mi fidinda. Li diris ke sia nomo estas "Noktomezo" kaj ke li laboras por homo nomita Ŝangoo, respondeculo pri la fajro. Tion mi tiam komprenis." |
Titolo: Amo kaj malamo
Aŭtoro: Julian Modest Ĝenro: Krimromano Paĝoj: 112 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla en PDF kaj EPUB. Prezo: € 8.00 ISBN: 9780244756901 Resumo: KIU ESTAS LA MURDISTO? Plamen Filov estas riĉulo, kies familio loĝas en “Lazuro”, la plej eleganta kvartalo de la konata mara urbo Burgo. Okaze de sia kvardekjariĝo li organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo anoniman minacan leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam bone konas el la romano “Serenaj matenoj” de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston. La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov? “Amo kaj malamo” estas alloga legaĵo por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.
|
Titolo: Manĝeblaj sovaĝaj plantoj
Aŭtoro: Lode Van de Velde Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla kiel PDF Paĝoj: 52 Prezo: € 13.60 La libro ricevis Premion Pirlot 2018 por scienca verko (3a loko). Tiu ĉi plenkolore ilustrita libreto prezentas 20 oftajn manĝeblajn, sovaĝajn plantojn, kun la nomo en esperanto kaj la latina, franca, germana kaj nederlanda lingvoj. Kun ĉiu planto venas jenaj klarigoj: kelkaj ĝeneralaj sciindaĵoj; la nomo en 6 lingvoj; kiuj partoj estas manĝeblaj (manĝindaj); konsiloj pri farado de teo per la plantoj; eventuala kuraca efiko; eventualaj avertoj pri la uzo de la planto. |
Titolo: Serenaj matenoj
Aŭtoro: Julian Modest Ĝenro: Krimromano Paĝoj: 96 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla en PDF kaj EPUB. Prezo: € 7.50 ISBN: 9780244685508 Resumo: En suna aprila tago en mara urbo subite malaperas Klara, bela, talenta knabino, lernantino en la lasta gimnazia klaso. Ĉu oni forkaptis ŝin por ĉantaĝi ŝiajn gepatrojn pri mono, ĉu por prostitui ŝin eksterlande aŭ ĉu iu murdis ŝin? Al tiuj ĉi demandoj devas respondi la polica komisaro Kalojan Safirov. La romano, kies stilo kaj lingvaĵo estas klaraj, taŭgas por ĉiuj esperantistoj kiuj volas ekzerci la lingvon.
|
Titolo: Murdo en la parko
Aŭtoro: Julian Modest Ĝenro: Krimnovelo Paĝoj: 78 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla en PDF kaj EPUB. Prezo: € 6.50 ISBN: 9780244965556 Resumo: "En pluva vespero en parko, proksime al sia hejmo, estas mortpafita la juna ĵurnalistino Maria Kirilova. La murdo, tute nekomprenebla kaj mistera, vekas plurajn demandojn. La ĵurnalistino ne havis malamikojn. ..."
|
Titolo: Praktika foto-vortaro
Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 54 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 15.30 ISBN: 9780244338664 En tiu ĉi plenkolora Praktika foto-vortaro vi trovos pli ol 200 kolorajn bildojn kaj pli ol 300 vortojn el la ĉiutaga vivo, ordigitaj en 27 kategorioj. Tiu ĉi libro do taŭgas ne nur por familioj kun infanoj, sed ankaŭ por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto. |
Titolo: Manĝeblaj sovaĝaj plantoj
Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 52 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 13.60 * ISBN: 9780244308582 La libro ricevis Premion Pirlot 2018 por scienca verko (3a loko). Tiu ĉi plenkolore ilustrita libreto prezentas 20 oftajn manĝeblajn, sovaĝajn plantojn, kun la nomo en esperanto kaj la latina, franca, germana kaj nederlanda lingvoj. Kun ĉiu planto venas jenaj klarigoj: kelkaj ĝeneralaj sciindaĵoj; la nomo en 6 lingvoj; kiuj partoj estas manĝeblaj (manĝindaj); konsiloj pri farado de teo per la plantoj; eventuala kuraca efiko; eventualaj avertoj pri la uzo de la planto. |
Titolo: Baza Kurso pri Fotografio
Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 50 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 13.60 * ISBN: 9781326958817 Tiu ĉi plenkolore ilustrita kurso pri fotografio instruas vin kiel fari pli bonajn fotojn. Inter la traktataj temoj estas: kompozicio, teknikaj kaj praktikaj konsiloj kaj postaj plibonigoj per komputilo. |
Titolo: Momentoj
Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 46 Prezo: € 5.00 Formato: A6 ISBN: 9781326549725 Kolekto de hajkoj, japanstilaj poemoj originale verkitaj en Esperanto. Kun mallonga enkonduko pri hajkoj.) |
Titolo: Princino laŭdata - Feotnai Mapules Aŭtoro: Yohanes Manhitu Paĝoj: 250 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla kiel ePub. Prezo: € 13.50 ISBN: 9781326734138 Dulingva poemaro en la davana lingvo (parolata en Okcidenta Timoro, Indonezio) kaj esperanto. Inter la poemoj estas profundaj amaj poemoj kaj multaj poemoj pri la vivo en Indonezio. Pluraj poemoj jam aperis en Beletra Almanako kaj aliloke. Klaku ĉi tie por enrigardi la libron. |
Titolo: Lunpoezio Aŭtoroj: Dimitrije Janičić, Donald Jacob Uitvlugt, Gilberto Salazar, Giuliano Giorgetti, Jaroslav Krolupper, Jindriska Drahotova, Leokinetic, Lode Van De Velde, María C. De Armas (LUNO), Sara Larbar, Waldemar Lipowicz Paĝoj: 32 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 6.00 ISBN: 9781326894023 Antologio de la Lunpoezio-Konkursoj kun verkoj de: Dimitrije Janičić, Donald Jacob Uitvlugt, Gilberto Salazar, Giuliano Giorgetti, Jaroslav Krolupper, Jindriska Drahotova, Leokinetic, Lode Van De Velde, María C. De Armas (LUNO), Sara Larbar, Waldemar Lipowicz Klaku ĉi tie por enrigardi la libron.
|
Titolo: Blisa Skribo - kurso kun vortaro Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 52 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 8.00 ISBN: 9781326877774 Kurso pri la blisa skribo kun vortaro. La blisa skribo (vidu Vikipedion) estas uzata kiel helpskribo por kompuniki kun homoj kiuj pro handikapo ne povas uzi la kutimajn lingvojn. La kurso klarigas la strukturon de la blisa skribo kaj kiamaniere fari la simbolojn. La dua parto de la libro estas la vortaro. Klaku ĉi tie por enrigardi la libron. |
Titolo: Picture Book with Bliss-Words
Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 70 Formato: Crown Quarto (189 x 246 mm) Prezo: € 10.00 ISBN: 978-0244421397 La libro "Picture Book with Bliss Words" enhavas 450 vortojn el la ĉiutaga vivo, klarigitajn nur per bildoj. (Nur la titolo estas en la angla lingvo por ke eble ankaŭ ne-esperantistoj komprenu.) → Vidu pli en la aparta paĝo pri Blisaj libroj. |
Titolo: Mi amas vin ... en 300 lingvoj. Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 50 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 8.00 ISBN: 9781326569174 En tiu ĉi libro vi trovos la tradukon de la frazo "mi amas vin" en pli ol 300 lingvoj (kaj kelkaj dialektoj) de la mondo. Perfekta donaco por via kara, okaze de naskiĝdatreveno, edziĝo, jubileo, Sankta Valenteno kaj tiel plu. Por ĉiu kiu interesiĝas pri lingvoj, tiu ĉi "am-vortaro" donas belan rigardon al la diverseco de la lingvoj en la mondo. Ĉiuj tradukoj aperas laŭeble en la originala skribo kun transliterumo aŭ prononco. |
Por ne-esperantistoj disponeblas ankaŭ angla versio! "I love you... in 300 languages".
Title: I love you ... in 300 languages
Author: Lode Van de Velde Pages: 50 Price: € 9.00 ISBN: 9781326559182 In this book you can find the translation of 'i love you' in over 300 languages and dialects of the world. A perfect present for your lover, for a birthday, an anniversary, a wedding, for Valentine's day or any other occasion. For those interested in languages, this 'love dictionary' provides a great glimpse on the diversity of the world's languages. All translations are given in the original writing system wherever possible, followed by the pronunciation. |
Titolo: Vortludoj Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 36 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 6.50 ISBN: 9781326519742 Ĉu vi ŝatas akrostikojn, ambigramojn, anagramojn, drudelojn, enigmojn, kalemburojn, kriptogramojn, lipogramojn, palindromojn, pleonasmojn ....? Se jes, jen tiu ĉi libreto estas io por vi. |
Titolo: Epizodoj Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 58 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 7.50 ISBN: 9781326518370 Recenzo: Aperis ĉe Literatura Foiro. Esperantolingvaj poemoj pri la vivo, amo, emocioj, ideoj, pensoj, ... |
Titolo: Inspiraj rakontoj Aŭtoro: (diversaj) Paĝoj: 32 Formato: A5 (148 x 210 mm) kaj kiel bitlibro PDF kaj EPUB. Prezo: € 4.99 ISBN: 9781326517526 Tiu ĉi kolekto de 20 rakontoj el diversaj mondpartoj strebas inspiri kaj pensigi vin pri la ĉiutaga vivo. |
Titolo: Nigra-blanko Aŭtoro: Lode Van de Velde Paĝoj: 40 Formato: A5 (148 x 210 mm) Prezo: € 7.00 Nigra-blanka art-fotografio. Vidu ekzemplajn fotojn en la retpaĝo de la aŭtoro: http://lode.weebly.com/esperanto.html. |
Nacilingvaj libroj:
Title: A Walk at Night
Titre: Une promenade de nuit. Author/auteur: Yohanes Manhitu Pages: 134 Format: A5 (148 x 210 mm) Price/prix: € 9.90 ISBN: 9780244642365 This collection contains 110 poems: 65 in English, 45 in French. Some of the French poems have won poetry contests in the Indonesian city of Yogyakarta. Ce collection contient 110 poèmes: 65 en anglais, 45 en Français. Quelques poèmes françaises ont gagné un prix dans des concours a la ville d'Indonésie de Yogyakarta. |