|
* NOVA! * * NOVA! * * NOVA! * * NOVA! *
Titolo: Sekreta taglibro Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 127 Formato: A5 (148 x 210 mm), ePub kaj PDF. Prezo: € 8.50 ISBN: 9781716383250 Mallonga enhavo: “Sekreta taglibro” estas romano pri la hungara revolucio en 1956 kaj ĝia resono en socialista Bulgario. Ĝi montras la veran bildon de la hontiga sociordo, kiam milionoj da homoj vivis en la socialista tendaro malantaŭ la fera kurteno. |
Titolo: Tra la padoj de la vivo
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 102 Formato: A5 (148 x 210 mm), ePub kaj PDF Prezo: € 8.00 ISBN: 9781716852640 En la romano “Tra la padoj de la vivo” Julian Modest talente priskribis la luktojn de sola patrino kun filino, la konfrontojn, la proponojn plej diversajn, ofte ne utilajn, eĉ dubindajn. Ĉu la protagonisto sukcesas ĉiam esti forta virino? Ĉu ŝi ĉiam faras la ĝustajn decidojn? Tiu ĉi romano kunportas vin sur la pado tra ŝia vivo kaj rivelos al vi la respondojn. Ĉiel ajn, unu afero estas certa: patrino faras ĉion por la feliĉo de sia filino. Legu ĉi tie la recenzon kiu aperis en revuo Monato.
|
Titolo: Ne forgesu mian voĉon! (2 noveloj)
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 104 Formato: A5 (148 x 210 mm), PDF kaj ePUB Prezo: € 8.00 ISBN: 9780244561819 En la novelo “Ne forgesu mian voĉon” estas amo, sekretoj, mistero. La pentristo Veselin kaj la ĵurnalistino Milena renkontiĝas, konatiĝas, ekamas unu la alian, sed ilia amo ne daŭras longe. Subite Milena malaperas; iu verŝajne murdis ŝin. Veselin vane serĉas ŝin. Restas nur la rememoroj pri Milena kaj la sola deziro de Veselin neniam forgesi ŝian voĉon. En “Aŭtuna ferio” la ĉefheroo Martin estas talenta verkisto. Por finverki sian novan romanon li iras en belan maran ripozejon, luas hotelan ĉambron, esperante, ke en silento kaj trankvilo li daŭrigos la verkadon. Tamen tie li renkontas allogan enigman junulinon kaj okazas kelkaj strangaj eventoj. La du noveloj ravas per streĉaj intrigoj kaj modela Esperanta stilo. Legu ĉi tie la recenzon de Sten Johansson.
|
Titolo: Ne serĉu la murdiston! (krimromano)
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 98 Formato: A5 (148 x 210 mm), PDF kaj EPUB. Prezo: € 7.50 ISBN: 9780244539726 Resumo: Inspektoro Kalojan Safirov, kiun ni konas de la aliaj libroj de Julian Modest spertos grandan dilemon kiam li esploras novan murdon... “Ne serĉu la murdiston” estas krimromano en kiu Julian Modest beletre montras socion en kiu regas korupto, malĉasteco, hipokriteco kaj avido. Socio, en kiu la mono estas gvidforto kaj la potenco solvas eĉ la plej komplikajn kaj malhonestajn problemojn. La verkisto starigas gravajn demandojn: kia devas esti la moralo de homoj, kiuj havas potencon, de homoj, kiuj devas sekvi la postulojn de la leĝoj kaj kies ofico estas servi al la justeco? La romano allogas per sia streĉa enhavo kaj flua lingvaĵo. Aperis recenzo en la revuo Monato. |
Titolo: Ĉasisto de sonĝoj (novelaro)
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 108 Formato: A5 (148 x 210 mm), PDF kaj EPUB. Prezo: € 8.00 ISBN: 9780244201197 Ĉasisto de sonĝoj estas kolekto de 26 novaj rakontoj, enkondukitaj de eseeto pri rakontoj fare de la aŭtoro. Per la rakontoj ni ordigas nian vivon. Ili estas fragmentoj el niaj travivaĵoj, sonĝoj, fantazioj kaj imagoj, kiujn ni lumigas per la lumo de niaj meditoj kaj emocioj. Ni ŝatas rakonti, aŭskulti aŭ legi rakontojn. Kiam ni rakontas, ni ludas per la lingvo, per la pensoj, per la emocioj. La mondo de la rakontoj estas alloga kaj reva. Dank’ al la rakontoj nia vivo iĝas pli mirinda, pli bela. Legu novelon el la libro en la literatura retejo verkoj.com!
Aperis recenzo en Heroldo de Esperanto (PDF). Aperis alia recenzo en Literatura Foiro (PDF). Legu ankaŭ la recenzon en Monato (PDF). |
Titolo: Amo kaj malamo (Krimromano)
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 112 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla en PDF kaj EPUB. Prezo: € 8.00 ISBN: 9780244756901 Resumo: KIU ESTAS LA MURDISTO? Plamen Filov estas riĉulo, kies familio loĝas en “Lazuro”, la plej eleganta kvartalo de la konata mara urbo Burgo. Okaze de sia kvardekjariĝo li organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo anoniman minacan leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam bone konas el la romano “Serenaj matenoj” de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston. La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov? “Amo kaj malamo” estas alloga legaĵo por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.
|
Titolo: Serenaj matenoj (Krimromano)
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 96 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla en PDF kaj EPUB. Prezo: € 7.50 ISBN: 9780244685508 Resumo: En suna aprila tago en mara urbo subite malaperas Klara, bela, talenta knabino, lernantino en la lasta gimnazia klaso. Ĉu oni forkaptis ŝin por ĉantaĝi ŝiajn gepatrojn pri mono, ĉu por prostitui ŝin eksterlande aŭ ĉu iu murdis ŝin? Al tiuj ĉi demandoj devas respondi la polica komisaro Kalojan Safirov. La romano, kies stilo kaj lingvaĵo estas klaraj, taŭgas por ĉiuj esperantistoj kiuj volas ekzerci la lingvon.
|
Titolo: Murdo en la parko (Krimromano)
Aŭtoro: Julian Modest Paĝoj: 78 Formato: A5 (148 x 210 mm), ankaŭ havebla en PDF kaj EPUB. Prezo: € 6.50 ISBN: 9780244965556 Resumo: "En pluva vespero en parko, proksime al sia hejmo, estas mortpafita la juna ĵurnalistino Maria Kirilova. La murdo, tute nekomprenebla kaj mistera, vekas plurajn demandojn. La ĵurnalistino ne havis malamikojn. ..."
|