- José Mauro Progiante verkis la 2 ĉi-subajn belege ilustritajn infanlibrojn.
Titolo: La malbeno de Tarumo kaj Nurana
Aŭtoro: J.M. Progiante Paĝoj: 76, tutkolore ilustritaj Formato: kvadrata (215,9 x 215,9 mm), ankaŭ SENPAGA kiel PDF. (<-- elŝutu ĉi tie) Prezo: € 16.30 ISBN: 9780244868505 * Infanlibro de la jaro 2018 * en Belartaj Konkursoj de UEA.
Enhavo:
Kvin infanoj el malsamaj kontinentoj renkontiĝas en Brazilo okaze de kongreso de la internacia lingvo. Ili pretervole implikiĝas en aventuron kiu komenciĝis antaŭ jarcentoj, kiam du totemoj estis ŝtelitaj el indiĝena tribo kaj el tio naskiĝis terura malbeno. |
Titolo: Blua sonĝo en Antverpeno
Aŭtoro: J.M. Progiante Paĝoj: 60, tutkolore ilustritaj Formato: kvadrata (215,9 x 215,9 mm), ankaŭ SENPAGA kiel PDF. (<-- elŝutu ĉi tie) Prezo: € 14.00 ISBN: 9780244269197 Enhavo: Post la aventuro en Brazilo, kiam ili devis solvi la enigmon de "La malbeno de Tarumo kaj Nurana", Andrea, Hua, Mavomo, Roza kaj Eriko renkontiĝas denove por klarigi novan misteron, nun en Antverpeno, Belgio. Du aliaj personoj kuniĝas kun ili: la knabino Klara kaj la juna diplomato Lufimpu. En streĉa tago, ili havas malmultajn horojn por forkuri de danĝera bandito, liberigi senkulpan viron kaj ankoraŭ evitigi tragedion en hotelo, kie okazas grava kunsido de UN. Por tio, ili bezonas deĉifri mesaĝon pri la Blua Sonĝo. |
Titolo: La vegetara leono
Aŭtoro: Lode Van de Velde Desegnoj: Alice Germain Ĝenro: Por infanoj (3 ĝis 14 jaroj) Paĝoj: 48 Formato: larĝa (228,6 x 177,8 mm), ankaŭ havebla en PDF. Prezo: € 9.00 |
Priskribo:
"La vegetara leono" estas facila, ilustrita rakonto por infanoj en larĝformata libro.
Post la rakonto venas mallonga raporto pri vere ekzistinta vegetara leono.
Fine, la libro enhavas ankaŭ 20 paĝojn kun receptoj, allogaj por fari kune kun infanoj.
"La vegetara leono" estas facila, ilustrita rakonto por infanoj en larĝformata libro.
Post la rakonto venas mallonga raporto pri vere ekzistinta vegetara leono.
Fine, la libro enhavas ankaŭ 20 paĝojn kun receptoj, allogaj por fari kune kun infanoj.