ELDONEJO LIBERA
  • Bonvenon
  • Nederlands
  • Ludoj
  • Libroj
    • Bliss
    • Infanlibroj
    • Julian Modest
    • Lilia Nikolova
  • Bitlibroj
  • Butiko
  • Mem eldoni
  • Kontakto
  • English

Bitlibroj ĝis nun en nia librejo

NOVA !  -  NOVA !  -  NOVA !

Foto
Titolo: Indonezia-Esperanta Proverbaro
Aŭtoro: Yohanes Manhitu
Paĝoj: 97
Formato: US Letter (216 x 279mm) kaj PDF
Prezo: € 4.00 
Dorsteksto: 
Ĉiu nacia lingvo havas siajn proverbojn, kaj la indonezia lingvo ankaŭ havas siajn. En tiu ĉi proverbaro, troviĝas 1000 indoneziaj proverboj libere selektitaj kaj tradukitaj en Esperanton kune kun siaj signifoj aŭ klarigoj. La celo de ĉi tiu libro estas dividi kun la mondo – pere de Esperanto – kolekton de indoneziaj proverboj, kiuj estas parto de la indonezia (aŭ malaja) folklora riĉaĵo. La indoneziaj proverboj en ĉi tiu libro estas aranĝitaj alfabete laŭ la unua litero de ĉiu proverbo (de A ĝis Z), ne laŭ proverbotemoj, kiel oni eble vidis en iuj proverbaroj. Do, oni povos facile trovi proverbon se oni scias la unuan literon de la proverbo, kiun oni serĉas.
La nuna dulingva proverbaro estas farita laŭ mia propra iniciato, kiel indoneziano kaj esperantisto, kiu amas lingvojn kaj literaturon. Espereble, aperos estontece aliaj verkoj pri Indonezio, la lando de Pancasila, en la lingvo internacia.

Foto

​Titolo: Fortoj, fotoj, vortoj
Aŭtoro: Lilia Nikolova
Paĝoj: 63 (kun koloraj fotoj)
Formato: A5 (148 x 210 mm) kaj PDF.
Prezo: € 4.00 

Dorsteksto:
Jena kolekto de 145 hajkoj estas la rezulto de pura travivado, akra observado, filozofia pripensado kaj granda amo por la naturo.

Ni varme konsilas legi ĝin malrapide por pli bone ĝui ĝian profundecon.

Foto

​Titolo: Usonen! kaj Verdaj bomboj kontraŭ grizaj katakomboj
Aŭtoro: Evgenij Georgiev
Paĝoj: 67
Formato: A5 (148 x 210 mm) kaj en PDF.
Prezo: € 4.00 
Dorsteksto: 
Originala, satira scienc-fikcia romano.

"En niaj vejnoj fluas verda sango! Al malamikoj – morton; al Patrujo – dankon! Esperantuj' karesos nin per Zamenhofa barb', kaj perfidulo pendos sur proksima arb' !" 

Cele al la kapoj de povraj apostatoj flugrapidis etaj arĝentaj ĵetlancoj, kiujn ne eblis iel eviti. La birdo abunde sputis tiujn terurajn pikilojn per flugiloj.

Reformisto, kvazaŭ ruĝa pinglokuseneto, kun truita sangokovrita kapo agonie kuŝis ie sub benko.

Foto

​Titolo: La fera birdo 
Aŭtoro: Julian Modest
Paĝoj: 99
Formato: A5 (148 x 210 mm) kaj kiel PDF.
Prezo: € 4.00 
ISBN:  ​
9781365286377

Mallonga enhavo:
"La fera birdo" estas originala novelaro de unu el la plej talentaj nuntempaj bulgaraj kaj Esperantaj verkistoj - Julian Modest. Ĉiu lia rakonto estas metaforo, kiu impresas per perfekta lingvo, eleganta stilo kaj filozofia sugesto. Modest spertas vide kaj bilde priskribi ordinarajn heroojn kaj okazintaĵojn, kiuj igas nin mediti pri la senco de la vivo, pri la homa ekzisto, pri la ĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj akompanas nin.

Foto

Titolo: Vojaĝo al la Centro de la Tero
Aŭtoro:  Jules Verne
Tradukis: Shenghao Hu

Paĝoj: 250
Formato: A5
 (148 x 210 mm)​, ankaŭ havebla kiel PDF.
Prezo: € 4.00
ISBN: 9781257161669

Germana profesoro hazarde trovas pergamenon kun runaj literoj, kiu instigas lin fari vojaĝon kun sia nevo al la centro de la tero. Tie ili renkontas multajn danĝerojn kaj malfacilaĵojn. Kion ili vidas interne de la tero? Ĉu ili sukcese atingas la cellokon?
 
La romano, mondfama klasikaĵo de Jules Verne, entenas diversfakajn sciojn kaj spegulas la vivon de sciencisto en la 19-a jarcento. Ĝi estas interesa speciale por esperantistoj.

Foto

Titolo: Multlingva frazlibro
Aŭtoro:  Yohanes Manhitu
Paĝoj: 240
Formato: US Letter
 (216 x 279 mm)​, ankaŭ havebla kiel PDF.
Prezo: € 4.00
ISBN: 9781008943391

En tiu ĉi libro, vi trovos diversajn specimenfrazojn, kiujn vi povas rekte uzi por fari komunikadon en diversaj situacioj. Tiu ĉi frazlibro estas skribita por praktika uzo kaj enhavas dek lingvojn: Esperanton, indonezian, davanan, oficialan tetuman, kupang-malajan, anglan, francan, hispanan, portugalan, kaj italan (kiun la unua eldono ne enhavas). Krom la indonezia, troviĝas ĉi tie tri aŭstroneziaj lingvoj aktive uzataj en Timoro, nome la davana, la oficiala tetuma, kaj la kupang-malaja.

Foto

Titolo: Sekreta taglibro 
Aŭtoro: Julian Modest
Paĝoj: 127
Formato: A5 (148 x 210 mm), ePub kaj PDF.
Prezo: € 4.00 
ISBN: 
9781716383250

Mallonga enhavo:
“Sekreta taglibro” estas romano pri la hungara revolucio en 1956 kaj ĝia resono en socialista Bulgario. Ĝi montras la veran bildon de la hontiga sociordo, kiam milionoj da homoj vivis en la socialista tendaro malantaŭ la fera kurteno.
Foto
Titolo: La alieniĝo
Aŭtoro: Lode Van de Velde
Paĝoj: 82
Formato: A5 (148 x 210 mm) kaj PDF
Prezo: € 4.00 
ISBN: 
9780244866358

"La alieniĝo" estas netipa grafika novelo, konsistanta el 38 desegnoj kun apudpaĝa teksto. La rakonto mem estas mistera, enigma, levante ekzistencialismajn demandojn.

La dorsteksto:

Paciento en psikiatria hospitalo notis siajn travivaĵojn kaj faris desegnojn apude. Neniu kuracisto sukcesis klarigi la priskribitajn eventojn. Legu kaj juĝu mem!

Foto
Titolo: Tra la padoj de la vivo
Aŭtoro: Julian Modest
Paĝoj: 102
Formato: A5 (148 x 210 mm), ePub​ kaj PDF 
Prezo: € 4.00 
ISBN: 
9781716852640

En la romano “Tra la padoj de la vivo” Julian Modest talente priskribis la luktojn de sola patrino kun filino, la konfrontojn, la proponojn plej diversajn, ofte ne utilajn, eĉ dubindajn.

Ĉu la protagonisto sukcesas ĉiam esti forta virino? Ĉu ŝi ĉiam faras la ĝustajn decidojn? Tiu ĉi romano kunportas vin sur la pado tra ŝia vivo kaj rivelos al vi la respondojn.

​Ĉiel ajn, unu afero estas certa: patrino faras ĉion por la feliĉo de sia filino.
Legu ĉi tie la recenzon kiu aperis en revuo Monato.

Foto
Titolo: La Mondo Rakontas
Kompilis: Theodor Kilian
Adaptis: Jindřiška Drahotová
Paĝoj: 43
Formato: A4 - PDF
Prezo: SENPAGA!

La rakontoj el la legolibreto La Mondo Rakontas (LMR), estas senditaj de diversaj aŭtoroj kaj unuafoje aperis en la jaro 1970. La diversnacieco de la aŭtoroj kaŭzis, ke la formo kaj nivelo de la kontribuaĵoj estas variaj. La indiĝenaj kaj popolaj rakontoj, malgraŭ siaj simpla formo kaj naiva enhavo estas plenaj je ĉarma bonvolo, senkulpa humuro aŭ homa saĝo.

La plej facilajn rakontojn la lernantoj povas legi jam post kelkaj lecionoj. 
​
Multajn plezuron kaj utilon al vi, la legontoj!

Foto
Titolo: Legaĵoj VII
Kompilis: Jindřiška Drahotová
Paĝoj: 105
Formato: A4 - PDF
Prezo: SENPAGA!

Kompilo de 49 plej diverstemaj, interesaj tekstoj por ĉiu kiu deziras legi mallongajn legaĵojn, ekzemple ĉiutage unu tekston.

Foto
Titolo: RAKONTOJ DE JUNAJ ESPERANTISTOJ
Kompilis: Jindřiška Drahotová
Paĝoj: 52
Formato: A4 - PDF
Prezo: SENPAGA!

Kolekto de 47 rakontoj el la internacia gazeto JUNA AMIKO, plejparte fabeloj kaj legendoj, ideale por ĉiu kiu deziras legi mallongajn legaĵojn, ekzemple ĉiutage unu tekston. 

Foto
Titolo: Legaĵoj VI
Kompilis: Jindřiška Drahotová
Paĝoj: 101
Formato: A4 - PDF
Prezo: SENPAGA!

Kompilo de 52 plej diverstemaj, interesaj tekstoj por ĉiu kiu deziras legi mallongajn legaĵojn, ekzemple ĉiutage unu tekston.

Foto
Titolo: Esperiganto
Aŭtoro: Salga Attila
Traduko: Jozefo Horvath
Paĝoj: 246
Formato: PDF  (<-- elŝutu ĉi-tie!) 
Prezo: SENPAGA! 

Resumo:
La esperiganto estas genia ideanto, organizanto kaj realiganto de gigantaj trompoj, iluziigaj ŝajnigoj kaj entreprenoj konstruitaj en la aero. Agadas en du kontinentoj, en pluraj terenoj. Majstras en ravigo de virinoj. Tamen ne estas simpla trompisto: havas principojn, krimulan moralon, kaj krimas ne sole por la mono, sed ankaŭ por la plezuro kaj intelekta ludo. Amikiĝas kun Göbbels, sed disdegnas ties reĝimon…


Pri Salga Attila, vidu la artikolon pri li en vikipedio. Ankaŭ pri la tradukinto, Jozefo Horvath, vi povas legi en vikipedio.

Foto
Titolo: Desegni pli facile
Aŭtoro: E.G. Lutz
Paĝoj: 110
Formato: PDF  (18,91 x 24,59 cm)
Prezo: €4,00

El la antaŭparolo:
Tiu ĉi libro estas kombino de du manlibroj pri desegnado de E.G. Lutz, nome What to draw and how to draw it (1913) kaj Drawing made easy (1921), ambaŭ libere disponeblaj en la publika havaĵo.
 
En siaj libroj, Lutz ne tro teorie kaj kun humuro instruas kiamaniere pli facile desegni, analizante la objektojn, komencante ĉiam per tre bazaj linioj aŭ geometriaj figuroj. Krome, li defias la lernantoj ne nur desegni izolitajn figurojn aŭ objektojn, sed ankaŭ regule montras ilin en sceno.
 
La libroj aperis antaŭ pli ol 100 jaroj, en tute alia tempo do, kio speciale videblas en la paĝoj pri desegnado de homoj, ludiloj kaj transportiloj, kiuj impresas tre malnovstilaj. Ĉu pro tio oni forgesu aŭ forĵetu liajn librojn? Laŭ mi, tute ne! Unuflanke ĝi montras la vivon de tiu epoko, komence de la 20-a jarcento, aliflanke, iom lerta desegnisto povas tamen utiligi eĉ la malnovstilajn ekzemplojn.

Foto
Titolo: Piaj malprudaĵoj 
             
(kun antaŭparolo de Julian Modest)
Aŭtoro: Gérard Lecarpentier
Paĝoj: 233
Formato: ​
A5 (148 x 210 mm)​, PDF (sekvos)
Prezo: € 14.00

Dorsteksto:
Gérard Lecarpentier estas emerita instruisto de la francaj lingvo kaj literaturo kaj la latina lingvo en franca mezgrada lernejo. Li vivas en Normandio  kun sia edzino kaj hundo.
 
Dum siaj ĉiutagaj promenoj tra la bela kamparo normanda, li oftege pripensadas tekstojn, rigardante la normandajn bovinojn, eble pli famekonatajn ol la aŭtoro mem kaj kiuj cetere (kutime) ne tre helpas por la verklaboro.
 
Malgraŭ ĉio, jen antaŭ viaj okuloj troviĝas kompilaĵo de liaj plej bonaj novel(et)oj, portretoj, tradukaĵoj, parodioj kaj pliaj diversaĵoj.
  
“La mallongaj tekstoj estas amuzaj, tamen ili ne nur ridigas la legantojn, sed igas ilin mediti pri la eternaj problemoj de la vivo.”  (Julian Modest)

Foto
Titolo: La vizito de la sinjorinoj de la bonkoreco
Aŭtoro: Alfons Olterdissen
Tradukis: Ivo Miesen
Paĝoj: 21
Formato: PDF kaj ePub   (<-- elŝutu ĉi tie!)
Prezo: SENPAGA

Dorsteksto:

"La vizito de la sinjorinoj de la bonkoreco" estas socikritika novelo de Alfons Olterdissen, originale verkita en la Mastriĥta dialekto kaj aperis en 1926.

Kiam Olterdissen verkis siajn noveletojn - li verkis amason da, Mastriĥto estis industria urbo, ĵus foriganta sian garnizonan pasintecon. En la urbocentro estis amasstokejo de laboristoj kaj multe da eĉ pli malriĉaj stratetoj kun la plej malriĉaj loĝantoj.

​En unu el tiaj stratetoj okazas tiu ĉi noveleto.

Foto

Titolo: Blisa Skribo - kurso kun vortaro
Aŭtoro:  Lode Van de Velde
Paĝoj: 52
Formato: PDF

Prezo: € 4.00
ISBN: 9781326877774

Kurso pri la blisa skribo kun vortaro. La blisa skribo (vidu Vikipedion) estas uzata kiel helpskribo por kompuniki kun homoj kiuj pro handikapo ne povas uzi la kutimajn lingvojn. La kurso klarigas la strukturon de la blisa skribo kaj kiamaniere fari la simbolojn. La dua parto de la libro estas la vortaro.

Foto
Titolo: 8 antverpenaj legendoj... kaj 2 pri la brusela 'Manneken Pis'
Tradukis: Lode Van de Velde
Paĝoj: 38, kun koloraj bildoj

Formato: PDF
Prezo: 3 eŭroj
ISBN: 978-0-244-27273-9

Dorsteksto

Antverpeno (Belgio) estas ege malnova urbo, kiu unuafoje aperis en la kronikoj de la jaro 684, sub la nomo 'Antverpia'. Neeviteble do tiu ĉi malnova urbo naskis multajn popolajn legendojn. En tiu ĉi libreto ni kompilis la plej konatajn legendojn el la urbo.
 
Por la ŝatantoj de legendoj, ni aldonis fine de tiu ĉi libreto ankoraŭ du aliajn legendojn el Belgio, nome pri la mondvaste konata statueto de 'Manneken Pis'.
 
Bonan legadon!

Foto

​Titolo: Malrapida kaj rapida - Scienc-fikcia-religia monologo - Serio Megalomaniuloj kaj gigantofoboj, volumo 29.
Aŭtoro:  Andy S. Falkner
Paĝoj: 16
Prezo: SENPAGA

Formato: ePub​ kaj PDF.

​Resumo:

​Iu rigardas nin. Li scias ĉion pri ni. Sed ni scias nenion pri li, ĉar li reagas tiel malrapide, ke ni ne perceptas lin. Sed eble iun tagon li en sia kolero elpensas ion, por ke ni fine atentu lin.

Foto
Titolo: Aspiroj
Aŭtoro: Lode Van de Velde
Paĝoj: 241
Formato: PDF kaj ePUB ankaŭ havebla kiel papera libro
Prezo: € 7.00
ISBN: 
9780244264208

Enhavo:
Okazas murdo. Cirklaj ondetoj ekmoviĝas surface en ĉiujn direktojn, influante la ĉirkaŭaĵon. Neniu restas netuŝita de la okazintaĵo. Jen kroniko de neanoncita murdo.
 
"Aspiroj” ne estas klasika detektiva romano en kiu oni serĉas la kulpinton, sed psikologia mozaik-romano kiu ekzamenas la influon je la ĉirkaŭĵo. Atentema leganto tamen trovos la solvon.
Ĉu vi scivolas? Legu la unuajn 32 paĝojn de la romano ĉi tie!

​Aperis 6 recenzoj pri la libro. Legu ilin en la retejo de OLE (Originala Literaturo Esperanta).

Foto
Titolo: Ne forgesu mian voĉon! (2 noveloj)
Aŭtoro: Julian Modest
Paĝoj: 104
Formato: PDF kaj ePUB, kaj ankaŭ kiel papera libro

Prezo: € 4.00
ISBN: 
9780244561819

En la novelo “Ne forgesu mian voĉon” estas amo, sekretoj, mistero. La pentristo Veselin kaj la ĵurnalistino Milena renkontiĝas, konatiĝas, ekamas unu la alian, sed ilia amo ne daŭras longe. Subite Milena malaperas; iu verŝajne murdis ŝin. Veselin vane serĉas ŝin. Restas nur la rememoroj pri Milena kaj la sola deziro de Veselin neniam forgesi ŝian voĉon.

En “Aŭtuna ferio” la ĉefheroo Martin estas talenta verkisto. Por finverki sian novan romanon li iras en belan maran ripozejon, luas hotelan ĉambron, esperante, ke en silento kaj trankvilo li daŭrigos la verkadon. Tamen tie li renkontas allogan enigman junulinon kaj okazas kelkaj strangaj eventoj.

La du noveloj ravas per streĉaj intrigoj kaj modela Esperanta stilo.

Foto

​Titolo: Mallumo kaj lumo - Scienc-fikcia-religia monologo - Serio Megalomaniuloj kaj gigantofoboj, volumo 26
Aŭtoro:  Andy S. Falkner
Formato: ePub​ kaj PDF.
​
Prezo: SENPAGA

​Resumo:

​Ĉu enuige estas, kiam nenio troviĝas ĉirkaŭ si? Ne se oni havas senliman informopretigan kapablon kaj eblas elpensi ĉiajn eblajn aĵojn: korpojn, efikojn, matematikon – tute ĝis la ekvacioj de Maxwell. Precipe se oni ne estas unu, sed ope. La kunaranĝo estas surpriza antaŭo de... do divenu, de kio?

Foto
Titolo: Ne serĉu la murdiston! (krimromano)
Aŭtoro: Julian Modest
Paĝoj: 98
Formato: PDF
 kaj EPUB, ankaŭ havebla kiel papera libro.
Prezo: € 4.00
ISBN: 
9780244539726

Resumo: Inspektoro Kalojan Safirov, kiun ni konas de la aliaj libroj de Julian Modest spertos grandan dilemon kiam li esploras novan murdon...

“Ne serĉu la murdiston” estas krimromano en kiu Julian Modest beletre montras socion en kiu regas korupto, malĉasteco, hipokriteco kaj avido. Socio, en kiu la mono estas gvidforto kaj la potenco solvas eĉ la plej komplikajn kaj malhonestajn problemojn. La verkisto starigas gravajn demandojn: kia devas esti la moralo de homoj, kiuj havas potencon, de homoj, kiuj devas sekvi la postulojn de la leĝoj kaj kies ofico estas servi al la justeco?

La romano allogas per sia streĉa enhavo kaj flua lingvaĵo.
​

Aperis recenzo en la revuo Monato.

Foto
​Titolo: Ĉasisto de sonĝoj
Aŭtoro: Julian Modest
Paĝoj: 108
Formato: PDF kaj EPUB, ankaŭ havebla kiel papera libro.
Prezo:
€ 4.00​​
ISBN: 9780244201197


Ĉasisto de sonĝoj estas kolekto de 26 novaj rakontoj, enkondukitaj de eseeto pri rakontoj fare de la aŭtoro.

Per la rakontoj ni ordigas nian vivon. Ili estas fragmentoj el niaj travivaĵoj, sonĝoj, fantazioj kaj imagoj, kiujn ni lumigas per la lumo de niaj meditoj kaj emocioj. Ni ŝatas rakonti, aŭskulti aŭ legi rakontojn. Kiam ni rakontas, ni ludas per la lingvo, per la pensoj, per la emocioj.  La mondo de la rakontoj estas alloga kaj reva. Dank’ al la rakontoj nia vivo iĝas pli mirinda, pli bela.
Legu novelon el la libro en la literatura retejo verkoj.com!
Aperis recenzo en Heroldo de Esperanto (PDF). 
Aperis alia recenzo en Literatura Foiro (PDF).
​Legu ankaŭ la recenzon en Monato (PDF).

Foto
​Titolo: Kunpatroj kaj kunpatrinoj 
Aŭtoro: Ademir Barbosa Júnior
Paĝoj: 80
Formato: 
PDF kaj EPUB (ankaŭ havebla kiel presita libro).
Prezo: € 3.00​​
ISBN: 9780244182908


Tiu ĉi libro enhavas 7 rakontojn de Umbando, religio, naskiĝinta en Brazilo kiel rezulto de miksiĝo de indianaj, afrikaj kaj eŭropaj kredoj. La religio ne estas tre konata ĉar persekutata de brazilaj registaroj kaj suferanta multajn antaŭjuĝojn fare de alireligiaj homoj.

“Mi sidiĝis sur ŝtono kaj tre bone vestita ĝentlemano venis antaŭ mi. Li al mi diris ke mi ne povos por ĉiam teni tiun ĉi vivon, kaj ke li donos oportunon al mi kaj al miaj kunuloj. Li al ni promesis ke ne plu ni sentos dolorojn, nek plu aspektus kiel brulvunditoj, kaj ke ni lernos denove vivi, en mondo serĉanta organizi sin kun pli da amo kaj kompreno, malgraŭ perforto kaj malbono. Mi ne bone sciis kial, sed li montriĝis al mi fidinda. Li diris ke sia nomo estas "Noktomezo" kaj ke li laboras por homo nomita Ŝangoo, respondeculo pri la fajro. Tion mi tiam komprenis."

Foto
Titolo: Amo kaj malamo
Aŭtoro: Julian Modest
Ĝenro: Krimromano 

Paĝoj: 112
Formato: 
EPUB kaj PDF ankaŭ havebla kiel papera libro.
Prezo: € 4.00​
ISBN: 
9780244167202

Resumo:
KIU ESTAS LA MURDISTO?

Plamen Filov estas riĉulo, kies familio loĝas en “Lazuro”, la plej eleganta kvartalo de la konata mara urbo Burgo. Okaze de sia kvardekjariĝo li organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo anoniman minacan leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam bone konas el la romano “Serenaj matenoj” de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston. La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov?

“Amo kaj malamo” estas alloga legaĵo por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.
Foto

Titolo: 
La fero, la neĝo kaj la sango
Aŭtoro:  Laurent Kloetzer
Tradukinto: Laurent Burgbacher
Formato: ePub​
​
Prezo: SENPAGA

​Resumo:
Kendal la Harmoreano, la barbara reĝo de Dol, rajdas sole en la blanka kamparo, perdita en pensoj pri sia vivo. Samtempe, ok rajdantoj rapide alproksimiĝas. Baldaŭ okazos grandioza batalo sub dikfloka neĝofalo.
Tiu ĉi novelo okazas en la mondo de „La vundita Reĝlando“ (Le Royaume blessé, en la franca), granda epopea rakonto de „nebuloj kaj barbaroj“.
Foto

​Titolo: Princino laŭdata - Feotnai Mapules
Aŭtoro:  Yohanes Manhitu
Paĝoj: 250
Formato: ePub
​​, ankaŭ havebla kiel papera libro.
Prezo: € 5.00​
ISBN: 
9780244727932

Dulingva poemaro en la davana lingvo (parolata en Okcidenta Timoro, Indonezio) kaj esperanto. Inter la poemoj estas profundaj amaj poemoj kaj multaj poemoj pri la vivo en Indonezio.
​
​Pluraj poemoj jam aperis en Beletra Almanako kaj aliloke.

Foto
Titolo: Serenaj matenoj
Aŭtoro: Julian Modest
Ĝenro: Krimromano 

Paĝoj: 96
Formato: 
PDF kaj EPUB, ankaŭ havebla kiel papera libro.
Prezo: € 4.00​​
ISBN: 
9780244115654

Resumo:
En suna aprila tago en mara urbo subite malaperas Klara, bela, talenta knabino, lernantino en la lasta gimnazia klaso. Ĉu oni forkaptis ŝin por ĉantaĝi ŝiajn gepatrojn pri mono, ĉu por prostitui ŝin eksterlande aŭ ĉu iu murdis ŝin? Al tiuj ĉi demandoj devas respondi la polica komisaro Kalojan Safirov.

​La romano, kies stilo kaj lingvaĵo estas klaraj, taŭgas por ĉiuj esperantistoj kiuj volas ekzerci la lingvon.

Foto
Titolo: La vegetara leono
Aŭtoro: Lode Van de Velde
Desegnoj: Alice Germain
Ĝenro: Por infanoj (3 ĝis 14 jaroj)

Paĝoj: 48
Formato: PDF 
​
Prezo: € 4.25​
ISBN: 
978-0-244-71060-6
Priskribo:
"La vegetara leono" estas facila, ilustrita rakonto por infanoj en larĝformata libro.
Post la rakonto venas mallonga raporto pri vere ekzistinta vegetara leono.
Fine, la libro enhavas ankaŭ 20 paĝojn kun receptoj, allogaj por fari kune kun infanoj.

Foto
Titolo: Fotografia terminaro
Aŭtoro: Lode Van de Velde

Paĝoj: 53
Dosierspecoj: EPUB kaj PDF (
alklaku por elŝuti)
Prezo: SENPAGA
ISBN: 
9780244677817

Tiu ĉi fotografia terminaro enhavas pli ol 400 terminojn pri cifereca kaj analoga fotografio, inkluzive terminojn por la plej novaj inventoj.



Foto
Titolo: Murdo en la parko
Aŭtoro: Julian Modest
Ĝenro: Krimnovelo 

Paĝoj: 78
Dosierspecoj: EPUB kaj PDF
​, ankaŭ havebla kiel papera libro.
Prezo: € 4.00​
ISBN: 
9780244965556

Resumo:
"En pluva vespero en parko, proksime al sia hejmo, estas mortpafita la juna ĵurnalistino Maria Kirilova. La murdo, tute nekomprenebla kaj mistera, vekas plurajn demandojn. La ĵurnalistino ne havis malamikojn. ..."



Foto

​Titolo: Kiel kaj kial manĝi vegane
Aŭtoro:  Lode Van de Velde
Dosierspeco: PDF  (alklaku por elŝuti)
Paĝoj: 40  
(laŭ formato A5)
Prezo: SENPAGA

Tiu ĉi libreto klarigas kial veganismo estas grava kaj donas kelkajn konsilojn por la preparado de manĝoj. (Atentu, ne estas receptolibreto.)


Foto
Titolo: Manĝeblaj sovaĝaj plantoj
Aŭtoro:  Lode Van de Velde
Dosierspeco: PDF
Paĝoj: 52  
(laŭ formato A5)
Prezo: € 4.99​

​La libro ricevis Premion Pirlot 2018 por scienca verko (3a loko).

Tiu ĉi plenkolore ilustrita libreto prezentas 20 oftajn manĝeblajn, sovaĝajn plantojn, kun la nomo en esperanto kaj la latina, franca, germana kaj nederlanda lingvoj. Kun ĉiu planto venas jenaj klarigoj: kelkaj ĝeneralaj sciindaĵoj; la nomo en 6 lingvoj; kiuj partoj estas manĝeblaj (manĝindaj); konsiloj pri farado de teo per la plantoj; eventuala kuraca efiko; eventualaj avertoj pri la uzo de la planto.

Foto

​Titolo: Epizodoj
Aŭtoro:  Lode Van de Velde
Dosierspeco: PDF
Paĝoj: 58 (laŭ formato A5)
Prezo: € 2.99​
​
Recenzo: Aperis ĉe Literatura Foiro.

Esperantolingvaj poemoj pri la vivo, amo, emocioj, ideoj, pensoj, ...  
Nova! 
Klaku ĉi tie por enrigardi la libron per google books.

Foto

​Titolo: Inspiraj rakontoj
Aŭtoro: (diversaj)
Dosierspeco: PDF kaj EPUB
Paĝoj: 32  
(laŭ formato A5)
Prezo: € 2.00​

Tiu ĉi kolekto de 20 rakontoj el diversaj mondpartoj strebas inspiri kaj pensigi vin pri la ĉiutaga vivo.
Nova! 
Klaku ĉi tie por enrigardi la libron per google books.

Foto

Titolo: Nigra-blanko
Aŭtoro: Lode Van de Velde
Dosierspeco: PDF
Paĝoj: 40 (laŭ formato A5)
Prezo: € 4.99​

Nigra-blanka art-fotografio. Vidu ekzemplajn fotojn en la retpaĝo de la aŭtoro: http://lode.weebly.com/esperanto.html.


Nacilingva libro:

Foto
Titel: Trollen op de Groene Heuvels
Auteur: Lode Van de Velde
Dosierspeco: PDF
Pagina's: 110  (laŭ formato A5)
Prijs: GRATIS  (normaal € 4.00)​
ISBN: 9789402142617

Daan is een gewone jongen van 13. Op een dag wordt hij in het bos aangesproken door enkele wezens die hij niet kan zien. Hij denkt aanvankelijk dat het een grap is, tot de twee nimfen zich kort zichtbaar maken. Ze roepen de hulp van Daan in om het "Groot Boek van de Natuur" terug te halen, dat door trollen gestolen werd. Het Boek is van groot belang, aangezien er de spreuken en recepten in staan die nodig zijn om dieren uit hun winterslaap te halen in de lente, bloemen te doen bloeien enzovoort. Dit is het begin van een heus avontuur, waarin Daan op zoek gaat naar het boek en strijd moet leveren tegen de trollen.
Nieuw!
Klik hier om het boek in te kijken via google books.
Aangestuurd door Maak uw eigen unieke website met aanpasbare sjablonen.
  • Bonvenon
  • Nederlands
  • Ludoj
  • Libroj
    • Bliss
    • Infanlibroj
    • Julian Modest
    • Lilia Nikolova
  • Bitlibroj
  • Butiko
  • Mem eldoni
  • Kontakto
  • English